Fundamentoj de lineara algebro/p. 07
Ekzemploj de grupoj
| 1. | (,+), la aro de la entjeroj kun la adicio kiel operacio, estas abela grupo. La neŭtrala elemento estas 0; la inversa elemento de n ∈ estas −n ∈ . Same ankaŭ (,+) kaj (,+), la aroj de la racionalaj kaj la reelaj nombroj kun la adicio estas abelaj grupoj. Kontraŭe (,+), la aro de la naturaj nombroj kun la adicio, ne estas grupo, ĉar por a ∈ \{0} la aksiomo G 3 ne estas plenumita. |
| 2. | estas abela grupo. La neŭtrala elemento estas 1, kaj la inversa elemento de estas . Sed ne estas grupo, ĉar por la elemento 0 ∈ ne ekzistas inversa elemento. |
| 3. | Estu M nemalplena aro kaj S(M) la aro de la permutoj de M, t.e. de la bijekciaj bildigoj de M sur ĝin mem. Ni difinas en S(M) operacion · per sinsekva aplikado de la permutoj: Por σ, τ estu σ · τ la bildigo
Tiam σ · τ estas bijekcia bildigo de M sur ĝin mem. Ni montras, ke (S(M),·) estas grupo:
kie la subaj elementoj estas la bildoj de la supraj. Notu, ke ni aplikas unue la dekstran permuton. |